Arhiva autora: o. Božidar Nagy

Zagreb: ŠTOVATELJ BL. I. MERZA IVAN TODORIĆ-MANJIĆ PREŠAO U VJEČNI ŽIVOT

U Zagrebu je  12. prosinca 2020. u svojoj 93. godini života umro Ivan Todorić- Manjić, otac osmero djece, uzoran vjernik, primjer pravoga kršćanskog oca i supruga, ali i vjernika gotovo svetačkog življenja. Rođen je 2. 10. 1928. godine u Zmijavcima (Imotski). Živio je u rodnim Zmijavcima, oženio se Zorkom Todorić s kojom je imao osmero djece. Dvije kćeri, Ljiljana i Mariangela odabrale su duhovni stalež i postale su časne sestre franjevke. S. Mariangela provela je u misijama u Africi u Kongu i Ruandi šest godina. Ivan i njegova supruga Zorka pripadali su svjetovnom franjevačkom redu. Zajedno su molili, radili, duhovno rasli i odgajali djecu u vjeri u Boga. Kao mladić oduševio se i likom bl. Ivana Merza o kojem je često slušao na Radio Vatikanu u vrijeme kad je to bilo zabranjeno, nastojeći vlastiti život obogatiti svetošću njegove duše. Uz svakodnevnu molitvu krunice, koju je nazivao svojim „oružjem“, i razmatranja Evanđelja, čitao je i katolički tisak: bio je pretplaćen gotovo na sve katoličke časopise. Pisao je i za Glas Koncila na aktualne teme iz života Crkve. Često je pisao na temu pobačaja, nazvavši ga najvećim grijehom suvremenoga čovjeka. Njegovi članci su objavljivani u Glasu koncila u razdoblju od 1983. – 2000. god.

O njegovu uzornom životu, osim njegovih sumještana, svjedoče i mnogi svećenici koji su u njihovoj kući bili tako često i rado primani gosti. Jedan je od njih tako posvjedočio da mu je upravo Ivan bio duhovni uzor koji ga je ohrabrio u svećeničkom pozivu. Jednom upitan je li mu ikad prošao dan bez molitve, odgovorio je: „Nije nikad! Nisam nikad navečer zaspao bez krunice u ruci, niti sam se ikad ujutro probudio da ne pozdravim Gospu.“ Po svjedočanstvu njegovih najbližih, u snu bi ga se znalo čuti kako govori: „Smiluj se ti Bože, nama!“ U njegovoj kući sedam puta na dan se molilo. Navečer obavezna krunica s cijelom obitelji. Nikada nije otišao spavati da nije blagoslovio ukućane riječima: „Bog vam dao zdravlja!“ Uvijek i svakoga bi pozdravljao sa: „Hvaljen Isus i Marija.“ I onda kad je ulazio u trgovine ili u javne ustanove. Iz njegova čistog srca, nikada nije izišla nikakva nepristojna riječ. Ako bi ga slučajno nešto naljutilo običavao bi samo reći: odstupi sotono! Rado je išao na razna hodočašća. A skoro svake godine sve do svoje 78. godine hodočastio bi pješice u Sinj. U selu je bio kao duhovni autoritet pa su mu mnogi sumještani dolazili na savjetovanje. Odgojivši svoju djecu takvim svojim duboko kršćanskim uvjerenjem, ona su se za nj brinula  i njegovala ga do posljednjeg dana njegova života. Umro je, okrijepljen svetim sakramentima, blago u Gospodinu, okružen svojim najbližima, s krunicom u rukama, kako je i živio. Pokopan je u rodnim Zmijavcima 14. prosinca 2020.

Među tolikim svjedočanstvima njegove vjere koja je ostavio svojim najbližima jedno zaslužuje da bude spomenuto, a i ovjekovječila ga je i Laudato TV. U svojim posljednjim godinama života koje je provodio u obiteljima svoje djece često je gledao katoličku TV Laudato koja u svome programu prenosi i dnevnu adoraciju pred Presvetim Sakramentom. Na ekranu se nalazi pokaznica s Presvetim izložena na oltaru, a uz nju gore svijeće. Naš Ivan, već devedesetogodišnjak, kad bi došlo vrijeme za adoraciju, upalio bi TV i kleknuo pred ekran i nepomično gledao u Isusa prisutnog u izloženoj svetoj Hostiji prinoseći mu svoje molitve. S Laudato TV su zamolili fotografiju, koju su njegovi ukućani neopazice snimili, i uredništvo ju je stavilo na početak-špicu svake svoje redovite serijske emisije Zrnca mudrosti. (B.N.)

Okaza poŝtmarko

Komence de la jaro 1996 la Kroata poŝto eldonis okazan poŝtmarkon okaze de la 100-jaroj de la naskiĝo de Ivan Merz.

La prezenton oni organizis la 18-an de januaro en la baziliko de la Krista Koro, kie troviĝas lia tombo. Tia prezento la unuan fojon okazis en iu preĝejo.

La poŝtmarko estis eldonita en la serio “Atestantoj de la koro kaj spirito ĉe kroatoj”:

En la sama serio aperis la poŝtmarko de sta Marko Križevčanin kaj la mirakla kruco el la katedralo en Rijeka.

NAŬTAGA PREĜO HONORE AL LA DIA SERVANTO IVAN MERZ

Estas rekomendinde ke dum la naŭtaga preĝado oni almenaŭ unu foje prenu lasanktan komunion kun antaŭkonfeso. Estas dezirinde ĉiutage preĝi almenaŭ unu dekonon de la rozario. Estas ankaŭ rekomendinde viziti la tombon de Ivan Merz en la Baziliko de la Krista Koro en Zagreb, Palmotićeva 33. Ĉiu tage oni preĝas jenan preĝon:

Ĉiopova, ĉiama Dio,

per Ivan Merz vi donis admirindan ekzemplon de la kredo kaj amo al Kristo kaj la Eklezio. Dum sia mallonga vivo Ivan helpe de via graco atingis multajn virtojn kaj li instigis nin ke ni heredu lian sindonon el via sankta volo, paciencon ĉe la elteno de la krucdoloroj de la ĉiutaga vivo, kaj senliman amon al siaj plejproksimuloj.

Lia senlaca laboro por plivastiĝo de la Krista Reĝado en la spiritoj de la junuloj, multajn alvokis al vi kiu sola donas al la homo sencon per la vivo. Konvikitaj ke Ivan per sia sankta vivo al vi karas, ni preĝas vin ke vi bonvolu favori lin per la honoro de la altaro por ke lia ekzemplo helpu al la homoj survoje al la ĉiela patrolando. Donu al ni gracon ke ni heredu la forton de lia kredo, lian senliman amon, kaj la apostolan diligenton ke per tio ni alproksimiĝu al la idealo de la kristana perfekteco, kiun li per sia vivo montris al ni. Per lia porpreĝo donu al mi apartan gracon por kiu mi preĝas ……….… se tio estas bona por mia spirito, kaj je via gloro. Kun Kristo Sinjoro nia. Amen.

Patro nia… Saluton Maria… Gloro al la Patro…

Pri la gracoj kaj ellaŭdojn atingitaj per la porpreĝo de la Dia servanto Ivan Merz sciigu la lokan paroĥestron kaj la samon sendu al la adreso:

Postulatura Ivan Merz

Ul. Kardinala Alojzija Stepinca 27

HR-31000 Osijek, Kroatio

retadreso: postulatura.merz@ffdi.hr

plurlingva ttt-paĝo: http://www.ffdi.hr/ivan-merz

DIRIS PRI IVAN MERZ

Papo Johano Paŭlo II

Sankta Patro kelkfoje publike menciis Ivan Merz. Tio ĉefe okazis dum la ĝeneralaj aŭdiencoj en Vatikano kiam li alparolis grupojn de junaj kroataj pilgrimantoj. Lia lasta mencio de I. Merz estis en la zagreba katedralo okaze de lia vizito al Kroatio la 10-an kaj 11-an de septembro 1994

“Karaj miaj kroatoj! Mi salutas la pilgrimantojn el Kroatio, aparte la junularan grupon kiu venis al la Eterna urbo, memorante la pilgrimadon kiun al Romo gvidis la mortinta profesoro, servanto Dia doktoro Ivan Merz. Vi provu sekvi la spurojn de tiu granda katolika laiko. “(Al la grupo de 200 junuloj, 30.4.1980.)

“Karaj miaj kroatoj! Jam la kvinan fojon grupo de junuloj el Kroatio, kiuj estas inspiritaj de vivo kaj laboro de la Dia servanto profesoro doktoro Ivan Merz, venis al Romo… Kaj vi, kiel Merz, serĉas Jesuon per liturgio, por pli bone ekkoni lin.” (al la grupo de 250 junuloj, 1.5.1981.)

“Karaj miaj kroatoj! Vi inspiriĝas de la ideoj de la granda apostolo de la kroata junularo, profesoro Ivan Merz. Ankaŭ li, kiel vi, pie pilgrimis al Romo dum la Sankta Jaro 1925 kun  grupo de cent junuloj…  Kiel via idealo profesoro Merz, vi devas ami kaj esti fidelaj al la Santa Eklezio kaj Santa Patro papo… Kiel doktoro Merz, kiu inspiris plurajn junajn spirito… Li ĉiutage komuniĝis, ofte li konfesdonis kaj aparte amis la Dian patrinon… (al la grupo de 300 junuloj, 2.5.1983.)

Kardinalo Franjo Kuharić

Plurfoje, aparte okaze de la datdevenoj de la morto de Ivan Merz la zagreba ĉefepiskopo kardinalo Franjo Kuharić parolis pri li. Jen kelkaj liaj pensoj:

“Ekzistas homoj, certe inter la junularo, kiuj ŝatas montrimpadon. Kiel mi hieraŭ en la katedralo menciis ke la malfermo de la spirito de Merz estis eniro al unu ĉeno de belegaj montoj, tiel mi nun vin invitos ke vi estu montprimpantoj de la spirito kiuj strebos  al tiu pinto. Ivan Merz brilas en tiu linio de grandaj, fidelaj filoj kaj filinoj de nia Eklezio en la kroata popolo kiel iu brila pinto. Same kiel al la pinto grimpas kuraĝaj montgrimpantoj, tiel mi dezirus ke oni malkovru Ivan Merz en la junaj spiritoj de ĉi tiu generacio, ke  tiuj niaj okazoj veku strebon al grimpado, ke ili iru al la suproj kaj ke ili eksentu kiel estas bele rigardi de la pinto al la vasthorizonto de la dia realo kaj ke ili eksentu kia estas la freŝa aero en la montoj, kaj ke ĝi ĉiam al ili fluu… Ivan Merz hodiaŭ multon diras al niaj junuloj, niaj seminarianoj, niaj estontaj pastroj, niaj monaĥoj kaj monaĥinoj, niaj pastroj kaj episkopoj… (Okaze de la 50-a datdeveno de la morto de Ivan Merz 1978 ĉe la solena akademio en Zagreb)

Merz estis juna homo. Tial li  povis imponi la junajn generaciojn de nia tempo. Sed per kio li povas imponi – per la sankteco de la vivo. Se junuloj deziras malkovri ĝojon de tiu vivo per Dio kaj kun Dio, se ili deziras malkovri la tutan profundon de la komuneco kiam Dio vivas en ni kaj ni en Dio, tiam devas aperi fontoj el kiuj satiĝas tiu vivo. Tial Ivan Merz estis homo de la profunda preĝo, pripensado pri la Dia realo, homo kiu vivis kun la Eklezio kaj en la Eklezio, en ĝiaj misteroj. Li profundiĝis en la misteron de la Meso.Kaj ĉi tie en la Baziliko oni vidis lin kiel sanktece li sekvis la diservon kaj en ĝi partoprenis… Merz estis  Eklezia homo en la tuta senco.Li la Eklezion travivis per la mistero de ĝia servo, per la mistero de amo, per la atesto por la vero…” (Baziliko de la Krista Koro en Zagreb, 10-an de majo 1993.)

PENSOJ DE IVAN MERZ

Kolekti riĉaĵon por alia vivo

Kie ne estas Vi, Dio, tie ne ekzistas ĝojo. Forton, forton, forton! Kiun mi timu, se ni ĉi tie estas nur vojaĝantoj kaj por ni estas ĝojo trabarakti kaj kolekti riĉaĵon por la alia granda vivo. Forton, denove pri forto mi petas Vin! (15.4.1917.)

Koro Jesua, al Vi mi oferas mian vivon!

Koro Jesua, al Vi mi oferas mian vivon: se estas je Via gloro ke mi suferu kaj tiel mi venu al Vi, estu Via volo kaj mi petas Vin ke kun mi en Via regno estu miaj gepatroj.(23.3.1921.)

Papo-videbla Kristo sur la Tero

Kristo estas centro de la historio, same Papo estas centro de tiu historio. Li estas videbla kaj viva Kristo sur la Tero.

Papeco-lumturo tra la epokoj

En la hodiaŭa ĥaoso kiu regas tra la mondo en kiu estas malfacile diferenci veron disde malvero, bonon disde malbono la providenco sur la monto metis unu lumturon – papecon – kiu lumas tra la epokoj kaj tra la tuta mondo.

Preĝo al Maria

Patrino mia bona, plej granda, mi petas Vin, plenigu mian animon per belaj sentoj kaj noblaj pensoj, Vi ĉiam marku mian vojon, malgraŭ ke estas por mi malfacile sekvi ĝin. (14.12.1914.)

Konstrui katedralon en niaj animoj

Ĉiu inter ni en si mem portas fundamenton de iu alia katedralo  kiun oni devas konstrui: tio estas la templo de la Sankta Spirito en niaj animoj. Ni unue devas konstrui tiun katedralon en ni mem kaj poste helpi konstrui la katedralon en la animoj de niaj proksimuloj.

Perditaj kaj akiritaj tagoj

La tago kiun homo oferis por alia ne estas lia perdo, sed gajno. La tagoj dum kiuj ni nenion faris por aliaj, sed nur por ni mem, tiuj tagoj estas perditaj.

Preĝo por alia pli valoras

En katekismo estas skribite: se homo preĝas por si mem, tio estas pro bezono, sed se li preĝas por aliulo, tio estas pro karismo kaj tiu preĝo pli valoras. Ni preĝu unu por la alia.

Liturgio ligas popolojn

Liturgio ne ligas nur unuopulojn de iu popolo al unu tuto, ĝi  ankaŭ estas fadeno inter ĉiuj popoloj kaj tiel ili fariĝas gefratoj kaj infanoj de unu Patro en la ĉielo.

Komunio-vivofonto

Komunio estas vivofonto. (25.3.1914. )