Diris pri Ivan Merz

Papo Johano Paŭlo II

Sankta Patro kelkfoje publike menciis Ivan Merz. Tio ĉefe okazis dum la ĝeneralaj aŭdiencoj en Vatikano kiam li alparolis grupojn de junaj kroataj pilgrimantoj. Lia lasta mencio de I. Merz estis en la zagreba katedralo okaze de lia vizito al Kroatio la 10-an kaj 11-an de septembro 1994

“Karaj miaj kroatoj! Mi salutas la pilgrimantojn el Kroatio, aparte la junularan grupon kiu venis al la Eterna urbo, memorante la pilgrimadon kiun al Romo gvidis la mortinta profesoro, servanto Dia doktoro Ivan Merz. Vi provu sekvi la spurojn de tiu granda katolika laiko. “(Al la grupo de 200 junuloj, 30.4.1980.)

“Karaj miaj kroatoj! Jam la kvinan fojon grupo de junuloj el Kroatio, kiuj estas inspiritaj de vivo kaj laboro de la Dia servanto profesoro doktoro Ivan Merz, venis al Romo… Kaj vi, kiel Merz, serĉas Jesuon per liturgio, por pli bone ekkoni lin.” (al la grupo de 250 junuloj, 1.5.1981.)

“Karaj miaj kroatoj! Vi inspiriĝas de la ideoj de la granda apostolo de la kroata junularo, profesoro Ivan Merz. Ankaŭ li, kiel vi, pie pilgrimis al Romo dum la Sankta Jaro 1925 kun  grupo de cent junuloj…  Kiel via idealo profesoro Merz, vi devas ami kaj esti fidelaj al la Santa Eklezio kaj Santa Patro papo… Kiel doktoro Merz, kiu inspiris plurajn junajn spirito… Li ĉiutage komuniĝis, ofte li konfesdonis kaj aparte amis la Dian patrinon… (al la grupo de 300 junuloj, 2.5.1983.)

 

Kardinalo Franjo Kuharić

Plurfoje, aparte okaze de la datdevenoj de la morto de Ivan Merz la zagreba ĉefepiskopo kardinalo Franjo Kuharić parolis pri li. Jen kelkaj liaj pensoj:

“Ekzistas homoj, certe inter la junularo, kiuj ŝatas montrimpadon. Kiel mi hieraŭ en la katedralo menciis ke la malfermo de la spirito de Merz estis eniro al unu ĉeno de belegaj montoj, tiel mi nun vin invitos ke vi estu montprimpantoj de la spirito kiuj strebos  al tiu pinto. Ivan Merz brilas en tiu linio de grandaj, fidelaj filoj kaj filinoj de nia Eklezio en la kroata popolo kiel iu brila pinto. Same kiel al la pinto grimpas kuraĝaj montgrimpantoj, tiel mi dezirus ke oni malkovru Ivan Merz en la junaj spiritoj de ĉi tiu generacio, ke  tiuj niaj okazoj veku strebon al grimpado, ke ili iru al la suproj kaj ke ili eksentu kiel estas bele rigardi de la pinto al la vasthorizonto de la dia realo kaj ke ili eksentu kia estas la freŝa aero en la montoj, kaj ke ĝi ĉiam al ili fluu… Ivan Merz hodiaŭ multon diras al niaj junuloj, niaj seminarianoj, niaj estontaj pastroj, niaj monaĥoj kaj monaĥinoj, niaj pastroj kaj episkopoj… (Okaze de la 50-a datdeveno de la morto de Ivan Merz 1978 ĉe la solena akademio en Zagreb)

Merz estis juna homo. Tial li  povis imponi la junajn generaciojn de nia tempo. Sed per kio li povas imponi – per la sankteco de la vivo. Se junuloj deziras malkovri ĝojon de tiu vivo per Dio kaj kun Dio, se ili deziras malkovri la tutan profundon de la komuneco kiam Dio vivas en ni kaj ni en Dio, tiam devas aperi fontoj el kiuj satiĝas tiu vivo. Tial Ivan Merz estis homo de la profunda preĝo, pripensado pri la Dia realo, homo kiu vivis kun la Eklezio kaj en la Eklezio, en ĝiaj misteroj. Li profundiĝis en la misteron de la Meso.Kaj ĉi tie en la Baziliko oni vidis lin kiel sanktece li sekvis la diservon kaj en ĝi partoprenis… Merz estis  Eklezia homo en la tuta senco.Li la Eklezion travivis per la mistero de ĝia servo, per la mistero de amo, per la atesto por la vero…” (Baziliko de la Krista Koro en Zagreb, 10-an de majo 1993.)