BEATA IVAN MERZ

1896.-1928.

Unua laiko kiu en la historio de la kroata popolo estis levita  al la altaro kiel beatulo de la Katolika Eklezio.  Papo Johano Paŭlo la Dua beatigis lin la 22an de junio 2003 en Banja Luka.

 

word format

 

 

1896.-1914. - Infanaĝo kaj junaĝo en Banja Luka. - Ivan Merz naskiĝis en Banja Luka la 16an de decembro 1896. Tie li komencis lerni. Du klasojn de la elementa lernejo li vizitis en Prijedor, kie lia patro, aŭstria oficiro dum iom da tempo servis ĉe la ŝtata  fervojo. En Banja Luka li finis la gimnazion kaj abiturientiĝis per bonega noto. Li kreskis en liberala ĉirkaŭaĵo. Liaj ŝatataj okupoj estis arto kaj literaturo. La religian kaj edukan sintenojn li povas danki al la influo de sia profesoro dro Ljubomir Maraković.

 

1914. - En la Militista Akademio en Wiener Neustadt. – Laŭ la deziro de la gepatroj post abiturientiĝo li aliĝis al la Militista akademio en Wiener Neustadt. Nur post tri monatoj li forlasis ĝin, ĉar li havis nek intereson, nek emon por la soldata profesio. Mallonga restado en tiu ĉirkaŭaĵo al li utilis por atingi novajn spertojn kaj ekkoni homojn.

 

1915. - Komenco de la studoj en Vieno. – Juron li ekstudis januare ĉe la Viena universitato. Tiun ĉi periodon karakterizis internaj krizoj, kio estas videbla el lia Taglibro. En la sama jaro, somere li estis invitita soldatservi.

 

1916.-1918. - Sango kaj fajrego, la Unua mondmilito. - Post la baza poroficira kurso oni sendis lin al batalejo en Italio kie li restis ĝis la fino de la milito. La restado ĉe la batallinio, kie li ĉiutage propraakule spertis morton kaj submetiĝon al ĉiuspecaj suferoj pliprofundigis lian kredon kaj prifortigis la kristanan alrigardon al la mondo. La religiaj valoroj de tiam okupas la unuan lokon en lia vivo. Tio estis tempo de lia mensa maturiĝo, kiel vidite el la milita taglibro.

 

1919.-1920. - Daŭrigo de studado en Vieno. – Post la fino de la milito li daŭrigis la studojn en Vieno. Dank’ al la konsento de la gepatroj, li finfine studis tion pri kio li revis: la literaturon. Li daŭre verkis taglibron kies paĝoj fariĝis valora dokumento pri lia spirita progreso al la kristana sankteco.

 

1920.-1922. - Studoj en Parizo. – Dank’ al la jezuito M. Vanina li ricevis stipendion de unu Katolika institucio franca. Kun du amikoj li veturis al Parizon kie ĉe Sorbono li daŭrigis la studadon de literaturo kaj paralele li ekstudis ĉe la Katolika Instituto. Dujara restado en Francio, kaj multaj kontaktoj kun katolikaj intelektuloj kaj konvertitoj plivastigis liajn kulturajn kaj religiajn horizontojn. Li aparte interesiĝis pri liturgio, kaj li kolektis materialon por sia doktora disertacio pri tiu temo en la verkoj de francaj verkistoj. Lian vivon karakterizas profunda religia vivo plenigita de asketismo kaj kristana perfektigo. En iu letero sendita el Parizo al la patrino, li skribis: la Katolika religio estas mia vivalvokiĝo.

 

1923. – Doktoriĝo pri filozofio ĉe la Zagreba Universitato. – La doktoran disertacion li verkis en la franca lingvo, kaj ĝi estis titolita: Influo de la liturgio en la verkoj de francaj aŭtoroj de Chateaubriand ĝis nun”. (Ĉi tiu verko estis eldonita en Zagreb en la jaro 1996 kiel la unua volumo de lia verkokolekto.) Samjare li sin dediĉis per eterna purec-voto al Jesuo Kristo kaj la agado por disvastigo de Lia Regno.

Post doktoriĝo dum du jaroj en Zagreb ĉe jezuitoj li private vizitas kurson pri la kristana filozofio kaj teologio. Post tio, ĝis la morto li esploras ĉiujn Ekleziajn kaj papajn dokumentojn el la periodo de la lastaj cent jaroj. Dum lastaj monatoj de sia vivo, li pristudis modernajn moralajn problemojn.

 

1922.-1928. - Apostolo de la kroata junularo en Zagreb kaj Kroatio. - Post diplomiĝo, en Zagreb li iĝis profesoro pri la franca lingvo ĉe la Ĉefdioceza klasika gimnazio kaj tiun servon li plenumis ĝis la morto. Dum ses jaroj de sia restado en Zagreb, li dediĉis la libertempon al la agadoj en la apostolata agado de la katolikaj junularaj organizaĵoj. En Kroatio li iniciatis la Katolikan Agadon de la papo Pio la 11a.  Li estis kunfondinto de la katolika organizaĵo Kroatia agla unuiĝo en kiu li plenumis la taskojn de sekretario. Al tiu organizo li atribuis la devizon: Ofero - Eŭkaristio - Apostolato.

Krome, li estis unu inter la plej grandaj favorantoj de la liturgia renovigo kaj la Eŭkaristia vivo ene de la kroata Eklezio. Al ĉiuj li ekzemplas per nesuperebla ekzemplo de fervoro pri la disvastigo de la Krista Regno en la homaj animoj. Li vivis sanktan vivon plena de  amo al proksimulo kaj li heroece leviĝis al la pinto de la kristana perfekteco. Ĉiu jare li ĉeestis spiritajn ekzercojn kaj notis la decidojn kiujn li fidele efektivigis en la vivo.

Li iĝis kolono de Dia Eklezio. – Verkante artikolojn, studojn kaj broŝurojn li lasis riĉan spiritan kaj religian heredaĵojn. Oni kalkulas, ke li postlasis pli ol kvar mil paĝojn, nur lia transkribita taglibro estas 800 paĝa. Lia ĉefa karaktero de la katolika intelektulo estis fideleco al la Eklezio kaj al la Papo. La amon al la papo li elradiis vorte kaj plume kaj ĝin profunde enrakidigis en la animojn de la kroataj katolikoj. "Kvankam li neniam surmetis reverendon, li estis kolono de la Dia Eklezio" tiel oni priskribis lin post la morto. (Č. Čekada,  “Nia sanktulo en FRAK”, Katolika semajna ĵurnalo, nro.19, 1933. p. 4).

Li intencis fondi religian instituton por laikoj en kiu oni konsekros sin al Dio kaj apostolato. Tiu ĉi ideon parte plenumis lia kunlaborantino Marica Stanković. Dek jarojn post lia morto, ŝi fondis la unuan religian sekularan instituton en Kroatio nomata “Komunumo de kunlaborantinoj de Kristo Reĝo”.

 

10. V. 1928. Ofero por junularo - eniro en la eternecon. - Post nesukcesa operacio je sinusoj pro meningito li mortis ĵaŭdon, la 10an de majo 1928. en zagreba hospitalo. Antaŭ foriro al la hospitalo, konsciante ke li mortos, li verkis testamenton en kiu i.a. li skribis: "Mortis en la paco de la katolika kredo. Mia vivo estis Kristo kaj la morto premio. Mi atendas la mizerikordon de Sinjoro kaj eternan posedon de la Plejsankta Koro de Jesuo. Mia animo atingis la celon por kiu ĝi estis kreita." Sur la mortolito li oferdonis sian vivon al Dio por la kroata junularo. Kiome tiu ofero estis kara al Dio,  atestas la fakto ke lia nomo fariĝis programo de la vivo kaj laboro por tuta generacio de la kroata junularo. Lia sankteca ekzemplo kaj ofero de la vivo iĝis fruktodona, ĉar multaj gejunuloj daŭrigis lian spiritan heredaĵon, kion atestas surskribo sur la florkrono sur lia tombo kiun ili kunportis: " Dankon, aglo de Kristo, ĉar vi montris al ni vojon al la suno" . Lia tombo troviĝas en la baziliko de la Sankta Koro de Kristo en Zagreb.

 

1930. - La unua granda miraklo. – La unua miraklo dank’ al la porpreĝo de Ivan Merz okazis en julio 1930. Anica Ercegović (25 jaroj) el la kroata urbo Sunja, mortmalsana pro tuberkulozo post ses jaroj de malsaniĝo estis mirakle resanigita ĉe la tombo de Ivan Merz post naŭtaga preĝo honore al li. Ĉi tiu mirakla resaniĝo estis akceptita en la jaro 2002 en Vatikano kiel unu inter la plenumitaj kondiĉoj por lia beatigo.

 

2003. - BEATIGO. – la 22an de junio 2003 la papo Johano Paŭlo la 2a venis al Banja Luka kaj plenumis multajn esperojn kaj sopirojn de la fervoraj adorantoj de Merz kaj de la tuta kroata popolo: li proklamis Ivan Merz beatulo de la Katolika Eklezio. Dum sia parolado, la Papo interalie diris: "Hodiaŭ mi antaŭ vi metas Ivan Merz kiel atestanton de Kristo kaj patrono, sed samtempe kiel kunvojaĝanton  en via historio ... De hodiaŭ li estos modelo al la junularo, ekzemplo por laikoj... La nomo de Ivan Merz por la tuta generacio de junaj katolikoj signifis vivon kaj agadon. Same devus esti hodiaŭ! "

 

2005. – Inter la 18 plej grandaj sanktuloj de la Eklezio! – La papo Benedikto la 16a en dia Apostola Admono pri Eŭkaristio "Sacramentum Caritatis" kiu aperis en la jaro 2005, enlistigis la beatan Ivan Merz kiel reprezentanton de la kroataj spiritaj granduloj inter 18 plej grandajn sanktulojn de la Eklezio kiel modelon pri respektado de Eŭkaristio.

Tio estas aldona granda rekono pri la sakteco de la beata Merz, kaj samtempe agnosko al la Eklezio en Kroatio kaj daŭra instigo ke oni pli bone ekkonu kaj porpreĝu lin. La papo Benedikto la 16a jam du foje diris al la episkopo de Banja Luka Franjo Komarica, ke li ĉiutage preĝas al la kroata beatulo!

 

Kvar doktoraj disertacioj pri la beata Ivan Merz. - La persono kaj laboro de Ivan Merz estas temoj de sciencaj studoj. Ĝis nun pr li estis verkitaj kaj defenditaj kvar doktoraj disertacioj.

La aŭtoroj de la disertacioj, loko kaj jaro de defendo:

1. Marin Škarica, Romo 1975. – 2. Božidar Nagy, Romo 1978. - 3 .Zdravko Matić, Zagreb 2005. – 4. Stjepan Ribić, Romo 2007.

Detalojn pri la tezoj oni povas peti ĉe la adreso de Postulaturo de Ivan Merz en Zagreb.

 

Kroata pilgrimdomo en Romo "Ivan Merz" - 1991.g. – Fine de la jaro 1985 la tiama redaktoro de la kroata programo ĉe Radio Vatikano iniciatis fondon de la Kroata pilgrimdomo en Romo.  De postan jaron, okaze de la tago de Ivan Merz, la 10an de majo 1986 membroj de la iniciata Komitato por la Domo devontiĝis al Ivan Merz: se li helpos realigi la ideon, la domo portos lian nomon. La konstruaĵo estis aĉetita dank’ al kredito en la jaro 1987. Kvin jarojn post la devontiĝo, la 10an de majo 1991 estis pagita la lasta parto de la kredito. De tiam, la kroataj pilgrimantoj posedas sian domon en la eterna urbo Romo kiu portas la nomon "Ivan Merz". Ĉe la enirejo estis starigita bronca skupturaĵo de Ivan Merz, verko de la kroata artisto Ante Starčević. La skupturon, kiel signon de ligo inter la kroatoj kaj Romo benis la papo Johano Paŭlo la 2a.

 

Preparoj por kanonigo de la beata Ivan Merz. Por ke la beata Ivan Merz povu esti proklamita sankta, necesas plenumi du kondiĉojn.

1.     La beata Ivan devas kunvivi inter la Dia popolo kiel la Dia favorato. Lian konigon kaj honorigon necesas disvastigi inter la kredantojn. Oni devas legi lian biografino, viziti lian tombon kaj peti lian favoron por siaj bevono.

2.     Necesas preĝi unu miraklon plenumitan laŭ li aporparolo, kiun la Eklezio postulas por li akanonigo.

 

 

PREĜO AL BEATA IVAN MERZ

 

 

Ĉiopova, ĉiama Dio,  en la beata Ivan Merz vi donis admirindan ekzemplon pri la kristanaj virtoj. Per sia sankta vivo li montris al ni kiel helpe de via graco kaj en laika socio eblas atingi la eternan vivon.

 

Helpu al ni, ke kuraĝigitaj de lia amo al Kristo kaj Eklezio ni iru la vojon de sankteco kaj ke ni sekvu lian apostolan fervoron en la disvastigo de Via Regno.

 

Per lia porpreĝo donu al mi apartan gracon por kiu mi preĝas ……….… se tio estas bona por mia eterna savo, kaj je via gloro. Kun Kristo Sinjoro nia. Amen.

Patro nia… Saluton Maria… Gloron al la Patro…

 

 

 

Pri la gracoj kaj ellaŭdoj atingitaj per la porpreĝo de la Dia servanto Ivan Merz sendu al la adreso:

 

POSTULATURA BL. IVANA MERZA,

Trg Kralja Tomislava 15, HR-10000-ZAGREB, Kroatio

Tel/fax: +385 1 4922 092
e-mail: postulatura@ivanmerz.hr

 

Ĉio pri la beata Ivan Merz ĉe: www.ivanmerz.hr