Okaza
poŝtmarko Komence
de la jaro 1996 la Kroata poŝto eldonis okazan poŝtmarkon okaze
de la 100-jaroj de la naskiĝo de Ivan Merz. La
prezenton oni organizis la 18-an de januaro en la baziliko de la Krista
Koro, kie troviĝas lia tombo. Tia prezento la unuan fojon okazis en
iu preĝejo. La
poŝtmarko estis eldonita en la serio “Atestantoj de la koro kaj
spirito ĉe kroatoj”: En
la sama serio aperis la poŝtmarko de sta Marko Križevčanin kaj la
mirakla kruco el la katedralo en Rijeka.
|