IVAN MERZ – “Elstara laiko en la atesto de Evangelio”

IVAN MERZ

“Elstara  laiko en la atesto de Evangelio”

(papo Johano Paŭlo II)

Ivan Merz naskiĝis en Banja Luka la 16-an de decembro 1896. Li edukiĝis en la libera ĉirkaŭaĵo. Gimnazion li finis en sia naskiĝurbo.

Post la abiturientiĝo en la jaro 1914, dum tri monatoj li sekvis la armean akademion, post kio en la jaro 1915 li ekstudis juron ĉe la Viena universitato.

La unua mondmilito rompis lian studadon. Li estis mobilizita. La militteruraĵojn li travivis sur la batallinio en Italio inter la jaro 1916 kaj 1918. Post la milito li daŭrigis la studadon de la literaturo en Vieno en la jaro 1919 kaj poste en Parizo inter la jaroj 1920 kaj 1922

Post la fino de la studoj, en aŭtuno 1922 li venis al Zagreb kie li posteniĝis kiel profesoro pri la franca lingvo kaj literaturo ĉe la Episkopa klasika gimnazio. En la jaro 1923 li doktoriĝis ĉe la zagreba Filozofia fakultato kun la skriba traktaĵo verkita en la franca liongvo kun la temo pri influo de la liturgio al la francaj verkistoj.

Du jarojn, inter la jaroj 1923 kaj 1925 kiel la unua laiko en Kroatio li studis filozofion kaj teologion gvidata de la jezuitoj, tiel dezirante pli bone sin pretigi por la apostola agado.

Per la meditado, studado, kaj aparte per la sangado kaj flamo de la milito li komprenis la veran kristanan kredon. Li tute transdonas sin al Kristo doninte kiel laiko voton por la ĉiama virgeco.

Sian libertempon li dediĉis al la edukado de la junularo en la katolika organizaĵo “Hrvatski orlovski savez” kies moto estis “Ofero-Eŭkaristio-Apostolato”. Li estis unu inter la fondintoj de la liturgia movado en la kroata Eklezio.

Kiel intelektulo per vortoj kaj skribado li entuziasmigis la junularon kaj prenkreskulojn por Kristo kaj Eklezio.

Lia ĉefa karakterizo de la katolika intelektulo estis amo kaj sindono al la Eklezio. Kvankam li estis juna kaj laiko, oni rigardis lin kiel “kolonon de la Eklezio” en Kroatio.

Ivan Merz estis homo de viva kredo, sincera preĝo, memrezigno, ĉiutaga komunio, adorado, sindonema  suferado, vasta eduko. Li mortis en Zagreb la 10-an de majo 1928 kiel 32-jarulo, kiel saktulo. De sur la mortolito li donis sian vivon kiel oferon al la Dio por la kroata junularo. La procedo por lin proklami beata okazas en Romo, ĉe la vatikana Kongregacio por proklamo de la sanktuloj.

En la jaro 1958 startis  la episkopa procedo por lia beatigo. En la jaro 1977 oni translokigis liajn mortrestaĵojn en la bazilikon de la Krista Koro en Zagreb. Tiun preĝejon li regule vizitis, regule prenadis komunion, adoris kaj preĝis dum la lastaj ses jaroj de sia vivo. De la jaro 1986 la procedo daŭras en Romo. Gracoj kaj ellaŭdoj dank’ al lia porpreĝo multobliĝas.

La 5an de julio en Vatikano, en ĉeesto de la Sankta Patro estis proklamita dekreto pri la heroecaj virtoj de Dia servanto Ivan Merz. Per tio li atingis la titolon “Venerabilis”.