NAŬTAGA PREĜO HONORE AL LA DIA SERVANTO IVAN MERZ

Estas rekomendinde ke dum la naŭtaga preĝado oni almenaŭ unu foje prenu lasanktan komunion kun antaŭkonfeso. Estas dezirinde ĉiutage preĝi almenaŭ unu dekonon de la rozario. Estas ankaŭ rekomendinde viziti la tombon de Ivan Merz en la Baziliko de la Krista Koro en Zagreb, Palmotićeva 33. Ĉiu tage oni preĝas jenan preĝon:

Ĉiopova, ĉiama Dio,

per Ivan Merz vi donis admirindan ekzemplon de la kredo kaj amo al Kristo kaj la Eklezio. Dum sia mallonga vivo Ivan helpe de via graco atingis multajn virtojn kaj li instigis nin ke ni heredu lian sindonon el via sankta volo, paciencon ĉe la elteno de la krucdoloroj de la ĉiutaga vivo, kaj senliman amon al siaj plejproksimuloj.

Lia senlaca laboro por plivastiĝo de la Krista Reĝado en la spiritoj de la junuloj, multajn alvokis al vi kiu sola donas al la homo sencon per la vivo. Konvikitaj ke Ivan per sia sankta vivo al vi karas, ni preĝas vin ke vi bonvolu favori lin per la honoro de la altaro por ke lia ekzemplo helpu al la homoj survoje al la ĉiela patrolando. Donu al ni gracon ke ni heredu la forton de lia kredo, lian senliman amon, kaj la apostolan diligenton ke per tio ni alproksimiĝu al la idealo de la kristana perfekteco, kiun li per sia vivo montris al ni. Per lia porpreĝo donu al mi apartan gracon por kiu mi preĝas ……….… se tio estas bona por mia spirito, kaj je via gloro. Kun Kristo Sinjoro nia. Amen.

Patro nia… Saluton Maria… Gloro al la Patro…

Pri la gracoj kaj ellaŭdojn atingitaj per la porpreĝo de la Dia servanto Ivan Merz sciigu la lokan paroĥestron kaj la samon sendu al la adreso:

Postulatura Ivan Merz

Ul. Kardinala Alojzija Stepinca 27

HR-31000 Osijek, Kroatio

retadreso: postulatura.merz@ffdi.hr

plurlingva ttt-paĝo: http://www.ffdi.hr/ivan-merz