Kie ne estas Vi, Dio, tie ne ekzistas ĝojo. Forton, forton, forton! Kiun mi timu, se ni ĉi tie estas nur vojaĝantoj kaj por ni estas ĝojo trabarakti kaj kolekti riĉaĵon por la alia granda vivo. Forton, denove pri forto mi petas Vin! (15.4.1917.)
Koro Jesua, al Vi mi oferas mian vivon: se estas je Via gloro ke mi suferu kaj tiel mi venu al Vi, estu Via volo kaj mi petas Vin ke kun mi en Via regno estu miaj gepatroj.(23.3.1921.)
Kristo estas centro de la historio, same Papo estas centro de tiu historio. Li estas videbla kaj viva Kristo sur la Tero.
En la hodiaŭa ĥaoso kiu regas tra la mondo en kiu estas malfacile diferenci veron disde malvero, bonon disde malbono la providenco sur la monto metis unu lumturon – papecon – kiu lumas tra la epokoj kaj tra la tuta mondo.
Patrino mia bona, plej granda, mi petas Vin, plenigu mian animon per belaj sentoj kaj noblaj pensoj, Vi ĉiam marku mian vojon, malgraŭ ke estas por mi malfacile sekvi ĝin. (14.12.1914.)
Ĉiu inter ni en si mem portas fundamenton de iu alia katedralo kiun oni devas konstrui: tio estas la templo de la Sankta Spirito en niaj animoj. Ni unue devas konstrui tiun katedralon en ni mem kaj poste helpi konstrui la katedralon en la animoj de niaj proksimuloj.
La tago kiun homo oferis por alia ne estas lia perdo, sed gajno. La tagoj dum kiuj ni nenion faris por aliaj, sed nur por ni mem, tiuj tagoj estas perditaj.
En katekismo estas skribite: se homo preĝas por si mem, tio estas pro bezono, sed se li preĝas por aliulo, tio estas pro karismo kaj tiu preĝo pli valoras. Ni preĝu unu por la alia.
Liturgio ne ligas nur unuopulojn de iu popolo al unu tuto, ĝi ankaŭ estas fadeno inter ĉiuj popoloj kaj tiel ili fariĝas gefratoj kaj infanoj de unu Patro en la ĉielo.
Komunio estas vivofonto. (25.3.1914. )